Holz, Guido (1920-1989)

Aŭtuna tago

Jen horo, Di'. Majestis la somer'.
Nun sur la sunhorloĝojn ombron metu
kaj ventojn ĵetu vaste tra la ter'.

La fruktoin prosperigu antaŭ fin';
ankoraŭ du sudecajn tagojn donu,
al perfekteco ilin urĝu, kronu
per lasta dolĉo forton de la vin'.

Ne fondos hejmon plu la senheimul'.
Solul' maldormos, longe sola restos,
legante kaj skribante sin molestos
kaj tra l'aleoj vagos en cirkul'
sen paco, dum folioj ilin vestos.


mit freundlicher Genehmigung des Gmeiner Verlags