Se nutras amon la muziko, ludu !

esperantlingvaj klasikaj kantoj

Sergej Ivanoviĉ TANEJEV


Tanejev komponis tri kantojn surbaze poemoj esperantlingvaj:
Ŝerca 12-voĉa senfina kanono [Шуточные каноны],
"Sonoriloi di verspero" [Сонорилои ди вeсперо]
kaj
"Se premas min dolore" [Сепремас мин долорe] .

Ĉe oni trovas la tekstojn de "Se premas min doloro" kaj "Sonoriloj de vespero", ...


La preĝo.

(El Lermontov.)

Se premas min doloro
En malfacila hor`,
La preĝon mi en koro
Ripetas el memor`.

La forto estas ia
En vorta kunsonec`,
Ed spiras en lo tia
Sankteco ed dolĉec`.

Senkred` jam ne doloras,
D`anim` ekfalas for …
Ed oni kredas, ploras,
Ed faciliĝas kor`.

Leo Belmont

Sonoriloj de vespero.

(El T. Moor.)

Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas pri juneco ed espero,
Pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo,
Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!

Longe, longe jam forpasis tiuj de-l`ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj.
En la tomboj ili loĝas post la ĝojo ed sufero:
Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!

Ank`e, kiam mi ripozos je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo,
Dum kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia tero
Ed vin aŭdos ed vin laŭdos, sonoriloj de vespero!

Antoni Grabowski



... kaj la partituron de "Se premas min doloro" .


Dankon al D-ro Bernd Krause (de) kiu trovis la rusan hejmpaĝon "romanco.jimdo.com". La sekvantajn informojn ni dankas al Ergard Budagjan (ru).


Pri la romanco “Se premas min doloro” ekzistas du esperantlingvaj artikoloj: kaj


La ŝerca 12-voĉa senfina kanono estas rememoro de L.L. Sabanejev (vd: Леонид Сабанеев. С.И. Танеев. Мысли о творчестве и воспоминания о жизни. – Изд-во «Таир», Париж, 1930, стр. 160). Ĝi konserviĝas en la Ĉajkovskij muzeo en la urbo Klin.

La vortoj de la kanono estas:

Mi ricevis vian leteron.
Kontrapunktoj viaj estas multe bonaj.
Mi vin dankas.


En "romanco.jimdo.com" ĝi laŭŝajne estas suplementita per kroma partituro tradukita ruslingven .




Estas dezirinda havi ankaŭ tiujn du mankajn partiturojn kun esperantlingvaj tekstoj.