Se nutras amon la muziko, ludu !

esperantlingvaj klasikaj kantoj

Motivoj / Maximoj


Se vi prosperigas ion materiale aŭ nemateriale, eventuale jam minimale politika dogmatika pensmaniero estas ekskludita. La subteno devas koncerni personojn, instituciojn kaj activecojn kiuj harmonias kun la sube listigitaj maximoj:

  1. Kiom ajn vi aĝas: Ne vivu en la estinto, utiligu la estanton kaj formu la estonton.
    Ne la aliuloj, sed maldiligento, infanecemo kaj ne malofte agresemo estas la esencaj kaŭzoj de individuaj kaj sociaj misfunkcioj.

  2. Alproksimiĝu kun ĝoja scivolemo la eksciojn kaj supozojn de homoj nuntempaj kaj estintaj, kaj lernu de ili.
    Retenu en via memoro, kio montriĝas al vi bona kaj taŭga, por krei, gardi kaj pliigi ĉies liberecon kaj bonfarton.
    Komprenu kaj alstrebu ekvilibron kaj simetrion.
    Subtenu konstantan, longdaŭre efikan kreskon.

  3. Lernu legi, skribi kaj kalkuli.
    Uzu ĉiujn kulturteknikojn, kiuj helpas al vi kompreni.
    Ĝuu la kulturajn riĉaĵojn en muziko, danco, teatro, literaturo, pentrado, skulptado kaj arkitekturo; en ĉio tio evoluigu kaj trejnu vian propran talenton.

  4. Sentu vin katenita al la vero kaj esprimu nur ion verokonforman.
    Kontribuu aktive al la eltrovo de la vero.

  5. Homo ne povas esti posedaĵo, ĉiu homo estas libera.
    Estimu precipe kaj helpu tiujn, kies libero estas aŭ estu limigata en iu komunumo aŭ familio.
    Malestimu la simbolojn de la mallibero, defendu vin kontraŭ ili.

  6. Plenumu vian respondecon kiel patro aŭ patrino, kiel edukisto aŭ instruisto helpante, ke ĉiuj talentoj de la protektato - precipe de tiu mem - estas malkovrataj, evoluigataj kaj subtenataj.
    Atentu la formadon de la spirito kaj de la korpo samtempe kaj enplantu en ties personecon la valoron de gracio, de estetika kaj sociala kompetenteco.

  7. Engaĝu vin por viaj proksimuloj, via ĉirkaŭo kaj la kreitaro.
    Partoprenu en la komunumo – sub la kondiĉoj kaj kun la celo, pliigi, firmigi, gardi kaj festi la valorojn priskribatajn en tiuj ĉi maksimoj.

  8. Kontribuu per pensoj, vortoj kaj faroj, atingi plaĉon kaj amon en la komunumo de via proksimuloj – kondiĉe ke tiuj sekvas la valorojn internajn de tiuj ĉi maksimoj.

  9. Ne celu korpan aŭ spiritan difekton aŭ eĉ la morton de alia kreitaĵo kaj ankaŭ ne lasu vin misgvidi al tio per sento kiel venĝemo, per principo kiel honoro aŭ per iu potenco (aŭtoritato).
    Tion pretervidu ankaŭ ne tiam, kiam temas pri la sinnutrado.
    Praktiku pardonon anstataŭ venĝo.

  10. Realigu vian parton de interkonsento aŭ kontrakto kaj en kazo de malsamopinio serĉu solvon konforman al la intenco de la origina interkonsento.
    Alian personon ne nepre katenu al antaŭa interkonsento kun vi.

  11. Respektu la posedaĵon de la aliulo.
    Ne havigu ion al vi, kion la antaŭa laŭleĝa posedanto ne donas al vi, krom surbaze de interkonsento, kiu bezonas la kontrolon de neŭtrala tria persono.

  12. Laŭprincipe traktu kritike religiajn kaj civilajn aŭtoritatojn.
    Kontribuu ke spertas socian malestimon nur tio, kio fakte kaj longdaŭre limigas la liberecon de unuopulo aŭ eĉ de tuta komunumo.
    Tio ĉio validas ankaŭ por rilatoj en kiu formo ajn inter partneroj dum la vivo.


Tiuj maximoj estis tradukitaj intertempe en multaj lingvoj. Vi trovas la aktualan kompilaĵon ĉi tie.